La modernigita Kampo-medicino; Kuracado parto

kovrilo

Antauparolo
(de la autoro mem)

La Kampo-medicino estas la drogoterapio, kiu naskighis en Chinio en la tempo de la malantaua Han (後漢, japane, Gokan) (25〜220), kaj poste estis enportita en la landon de Japanio. Chi tie ghi ghenerale disvastighis, kaj la kuracada arto estis empirie plirafinita kaj tradicie strikte heredita.
En la unuaj jaroj de Meijhi-epoko (明治時代) (1868〜1912) en Japanio, la nova registaro de Japanio aktive klopodis enporti la kuracadan arton de la Okcidenta Medicino kaj samtempe pereigi tiun de la Kampo-medicino ech per kelkaj leghoj. Pro tio la tradicio de la Kampo-medicino preskau pereis. Sed tamen, feliche la tradicio ne komplete pereis dank' al sindonemaj klopodoj de sinceraj antauuloj riskantaj sian vivon.
La autoro fortune povis esti unu el dischiploj de la eminenta specialisto, OKUDA Kenzo (奥田謙蔵), de la antikva sekto de la Kampo-medicino. En la tradicio de la antikva sekto, oni uzas chefe medikamento-formulojn devenitajn de la libro, Shookanlon (傷寒論) (Chine, Shan Han Lan).
La libro estas la plej malnova medicina libro verkita en la tempo de la malantaua Kan (後漢, japane, Gokan, Chine Hou Han) (25−220) en Chinio kaj ech nun estas profunde respektita kiel "la Sankta Biblio" de la drogoterapio. Koncerne al Kampo, la vorto "Kam" devenas de la dinastio Kan (漢, Chine, Han), kaj la vorto "Po" (方, japane, Poo) signifas la kuracadan arton (方術).
En la komenco de la lernado de la Kampo-medicino (1960〜1970), la autoro ofte sentis forte kaj bedauris la mankon de moderneco pri la medicino. Chirkau 10 jarojn post la eklernado, la autoro finfine ekvolis modernigi la medicinon, kaj poste klopodadis por tio Chirkau 30 jarojn.
Sekve de la klopodado, la unua libro de la modernigita Kampo-medichino estis eldonita en la jaro 1995. La nomo de la libro estas "La reprifosado de Shookanlon (傷寒論再発掘)". La eldonejo estis Toomeisha (東明社).
La dua libro, kies nomo estas "La modernigita Kampo-medicino; Ghenerala parto kaj Aparta parto (近代漢方; 総論, 各論)", estis eldonita en la jaro 1998 per la eldonejo Idoo no Nihonsa (医道の日本社).
La tria libro estas chi tiu libro, kies nomo estas "La modernigita Kampo-medicino; Kuracada parto (近代漢方; 治療篇)", kaj kiu chefe raportas tipajn kazojn de hautmalsanoj bonigita per la kuracado de la modernigita Kampo-medicino.
Se la unua libro estas komparebla kun "la radiko" de la granda arbo de la modernigita Kampo-medicino, la dua libro estas komparebla kun "la trunko" kun blancoj kaj folioj, kaj la tria libro estas ankau komparebla kun "fruktoj" de la granda arbo. La autoro elkore deziras, ke la fruktoj estu bongustaj kaj nutro-ricaj por lernantoj de la modernigita Kampo-medicino.
La autoro lernis diversajn lingvojn, kiuj estas angla, germana, franca, greka, latina, rusa, hispana, itala, china kaj hangula. Tamen, la nepatrina lingvo estas ghenerale tre malfachile lernebla. Kontraue, la esperanta lingvo estas tre fachile lernebla kaj sajnas esti la plej tauga por la komuna internacia lingvo en la estonteco, precipe sur la vidpunkto de egaleco.
Tial, la autoro decidis alpreni la esperantan lingvon por informi la esencan rezultaton de la kuracado de la modernigita Kampo-mediciono al chiuj en la mondo, kiuj ne povas kompreni la japanan lingvon. La autoro ne povas vidi, kiom multe kaj kiel la klopodo estos utila por ili, sed almenau en sia koro povas senti iom da kontenteco kaj gojo pro la klopodo.
Chirkau 1 foje chiumonate, la autoro raportadis po 1 kazo de la hautmalsano bonighita per la kuracado de la modernigita Kampo-medicino al la bulteno nomata "Kampo-studado (漢方研究)" de la farmacia akcia kompanio Kotarookampo (小太郎漢方製薬株式会社).
Estas fortune kaj dankinde, ke chifoje chiuj el la raportoj en la bluteno estis redaktita al la libron, kaj la libro estis eldonita per la eldonejo Idoo no Nihonsha (医道の日本社).
Tiam, esencaj partoj estis esprimita en Esperanto, char la autoro elkore esperas, ke chi tiu libro estos utila por ne nur japanlingvanoj, sed ankau alilingvanoj en la mondo.
Naturkoloraj fotoj de chiu kazo estas videblaj en la hejma pagho (retpagho) (http://www.med.kindai.ac.jp/toyo2/). Bonvolu vidi ghin, se necese.
La autoro elkore dankas al sia filo ONDA Hirokazu, fraulino NAKAO Kikujo kaj sinjoro AMEMIYA Suji pro iliaj propraj kunlaboroj por fari chi tiun libron.
La autoro konvinkigas, ke la plej grava karakterizajo de la Orienta Medicino estas la kuracado en tuto (全体治療) (la tutkorpa kuracado), dum tiu de la Okcidenta Medicino estas la kuracado en loko (局所治療) (la kuracado de la malsano de la loka parto de la korpo), kaj la Orienta Medicino povos komponi kune kun la Okcidenta Medicino la idealan medicinon, t.e. la Universalan Medicinon (世界医学) au la Homaran medicinon (人類医学).
La antauparolo de la autoro mem konsistu el la pregho, ke chi tiuj tri libroj estu unu pasho en la direkto al la celo, kaj iom da pensoj pri la modernigita Kampo-medicino, la verkado de la libroj kaj tiel plu.


En Jul. 2001, respektoplene esprimis sin la autoro, ONDA Hiromasa.

enhavo
Esperanto pagho

 ONDA Hiromasa, B5, 263pp, 2001.9.30, Idoo no Nihonsha, ¥5,500
 Eldonejo Idoo no Nihonsha: 1-105 Oppamahonchoo Jokosuka 237-0068
 (株)医道の日本社 〒237-0068 横須賀市追浜本町1-105
 TEL 0468-65-2161, FAX 0468-65-2707